Vekilon logo

Historieto de Vekilo

Veli Hämäläinen                                                                                                                                                   Ĝisdatita 21.3.2008.  

Iomete pri historieto antaǔ la jaro 1980

Vekilo estas fondita la jaron 1963. Fondinto estis tiama esperantosocieto NESTO kaj instruisto Niku Tumi. La nomon Vek-horloĝo proponis Esperantosocieto de Hamburgo. La jaron 1966 ĝi sanĝiĝis al Vekilo kiel nuntempe kaj la jaron 1968 Rainer Arvola kalligrafiis la nomon kia ĝi nun estas. La jaron 1987 mi iomete sanĝis ĝin, ĝi aspektas nun kiel tridimensia.

Niku Tumi estis tutan tempon tiu persono kiu partoprenis en redaktado. Kelkaj ne regulaj redaktantoj, helpantoj kaj korektantoj estis i.a. Erkki Mänty, Erkki Rasku, Pentti Järvinen kaj Rainer Arvola. Niku Tumi revenis ĉiam kiam intereso de aliaj finiĝis. Ofte liaj tekstoj estis tiaj, ke li uzis ilin en sia Esperanto instruado.

Rubrikbildo de Vekilo en la jaro 1964. La gazeto estis en grandeco de A-4 kaj presita per malmoderna multobligilo. Niku Tumi ofte desegnis ankaǔ bildojn.

Vekilo aperis kvarfoje en la jaro se oni trovis monon por kopii. La gazeton Niku Tumi kopiis mem en sia hejmo, ĉar li havis malmodernan multobligilon. Iam aperis nur unu gazeto en la jaro. En la jaroj 1969 kaj 1973-77 Vekilo ne aperis.

En la jaro 1978 Niku Tumi vekis Vekilon denove kaj daǔrigis ĝis printempo 1980.

Vekilo ekde la jaro 1980

En somero 1980 Niku Tumi donis al ni, Veli kaj Sylvia Hämäläinen, kelkajn pretajn tekstojn por sekva Vekilo. Post kiam estraro de Antaǔen decidis pagi presadon de Vekilo kaj ni trovis malmultekostan presejon komencis nia laborvico. Formato de Vekilo malgrandiĝis kaj por kovrilo oni komencis uzi koloran paperon.

Vekilo 1/2003. Vekilo havis flavan kovrilon ekde de la jaro 1989.

Labordivido en la redaktejo estis tia, ke Sylvia kontrolas kaj korektas la tekston kaj mi kolektas materialon, planas pagojn kaj skribas tekstojn. Sylvia helpis Niku Tumi jam en la jaroj 1977-1980, skribis tekstojn por presfolioj de lia malnova permane funkcianta presmasino. Antaǔe aliaj skribantoj troviĝis sufiĉe bone, sed la lastajn dek jaroj helpskribantoj preskaǔ mankis. La paĝo de la prezidanto ekzistis ekde komenco preskaǔ ĉiam.

Serĉi kontaktojn al ĝemelurboj mi komencis samatempe kaj tial artikolojn oni ricevis ankaǔ de tie. Precipe "delegito" en Essen Karl-Heinz Kersting estis aktiva ĝis la morto. Li ofte rakontis pri sia hejmurbo. Fine de 1980-aj kaj komence de 1990-aj jaroj ni ricevis tradukojn pri noveloj de ĉeĥa Karel Ĉapek de tradukistino Marie Brehova el Olomouc. Ankaǔ el Chemnitz (antaǔa Karl-Marx-Stadt), Germanio, ni ricevis plurajn historiajn artikolojn, skribanto Rolf Bethke. La plej aktiva helpanto estis Jorma Ahomäki el Turku ĝis la lasta mia Vekilo.

Vekilo 2/2006, Unua kolor-kovrilo, mi pagis aldonan pagon mem.. En la bildo Karl-Heinz Kerting el Germanio.

Temoj en Vekilo estas ekde klubaj informoj ĝis rakontoj pri Tampere kaj iam pri ĝeneralaj interesajoj. Ankaǔ intervjuoj estas publikigitaj. Bildojn ni volis uzi ekde komenco por malpezigi la paĝojn. Unue ili estis plejparte grafikaj bildoj, sed la nuna tekniko eblas uzi fotojn.

Vekilo estas sendita senpage al membroj kaj esperantistoj de ĝemelurboj. Finnaj esperantosocietoj kaj agantaj grupoj ricevis Vekilon. Estis ankaǔ kelkaj abonantoj.

   Teknika evuluo en Vekilo estis rimarkebla. Unue mi skribis per ordinara vojaĝtajpilo, tondis kaj gluis. Poste mi trovis malmultekostan malnovan elektran tajpilon, kien oni muntis esperantajn supersignojn sed tiu maŝino havis malbelajn literojn. Pli boniga evoluo estis tiam kiam mi aĉetis tajpilon, kiu havis memoron, nun eblis korekti la tekston poste tiel ofte kiel bezonis kaj ĝi havis plurajn litermodelojn.
   La originalo por la presejo estas
ĉiam A-4 kaj tie oni malgrandigas ĝin al A-5.

   En la jaro 2000 oni komencis uzi presejon kiu havas t.n. digitalan teknikon. La plej granda evoluo okazis kiam komputiloj estas kiel nun kaj mi havas tn. simplan enpaĝigo-programon. Nun mi eblis fari tutan paĝon, kun bildoj, sen tondi kaj glui. Nun eblas fari la gazeton sen paperoriginalo, oni sendas al la presejo nur komputilan diskon. Sed bedaǔrinde presejo ne aprobis mian simplan programon. Nun la lastan Vekilon ili eksipermentis ĝin. Nun mi povas akcepti tekston ankaǔ per retpoŝto.

Vekilo aperis kvarfoje en la jaroj 1980-2002, ekde la jaro 2003 nur du foje, havis ĝenerale 20-28 paĝojn, eldonkvanto estis laǔ la numero ĉ. 170-200 ekzemplerojn. Ekde la jaro 2006 Vekilo havis multkolorajn kovrilpaĝojn.

La lasta Vekilo estas tute kolorita, tion ebligis ricevita donaco. 

La lasta Vekilo kiun mi redaktis, aperis en la 2008-02-20. Tuta gazeto estis kolora.
Mi pagis aldonan pagon mem. Mi volis vidi kiel aspektas Vekilo tute kolora. Presado kostas kvar foje pli ol sen koloroj.

Kelkaj artikoloj de Vekilo estas legeblaj en la paĝo de Vekilo.


Takaisin alkuun Reveno al komenco ---- Takaisin pääsivulle Al la æefa paøo
Esperanton Keskussivulle --- Al la centra pa
ĝo de Esperanto