FINNLANDO KAJ LA DUA MONDMILITO
Veli Hämäläinen

Nigraj nuboj komencis aperi sur la ĉielo de Eŭropo, baldaŭ post kiam Adolf Hitler prenis la regopovon en Germanio 1933. Ankaŭ en nia lando oni maltrankviliĝis. Finnlando informis la Ligon de la Nacioj, ke samkiel Svedio ĝi mem decidas pri la adapto de la devoparagrafo de la Ligo de la Nacioj. Finnlando timis ke laŭ ĉi tiu devoparagrafo povus fali en la militon inter la grandpotencoj. En fino de la 1930-aj jaroj, en ĉiuj landoj en Eŭropo, ankaŭ en Finnlando, oni komencis sin armadi. En la jaro 1939 en la ŝtata buĝeto duonon de la elspezoj konsistigis militkostoj. Aŭtune Finnlando faris defendajn remparlaborojn.

La tutan aŭtunon 1939 finnoj konsultis kun sovetianoj iliajn ultimatojn, pri kiuj finnoj ne konsentis. Sovetunio postulis duonon de Karelia terkolo, bazon por operacioj en la suda Finnlando kaj la landpartojn en la norda Finnlando. Similajn ultimatojn Sovetunio donis pli frue al Estonio, Latvio kaj Litovio. Sovetunio ricevis ĉion kaj poste eĉ tutajn landojn sen milito. La finna registaro ne kredis, ke Sovetunio komencos la militon. Ĝi ne sciis ke Stalin havis la planon konkeri la tutan Finnlandon. Ankaŭ ĝi ne sciis, ke Stalin kaj Hitler jam en aŭgusto dividis inter si Eŭropon. Laŭ la t.n. Ribbentrop-kontrakto Stalin ricevis Finnlandon kaj Baltajn landojn.

VINTRA MILITO

Sed la tempo estis mallonga kaj la finna armeo estis tre malbone armita, kiam la armeaj fortoj de Sovetunio atakis Finnlandon. I.a. parto de militistoj ne havis uniformojn, nur kokardon. Tiu milit-vestaĵo ricevis la nomon modelo Cajander. En tiu tempo Cajander estis ĉefministro . La 26an de novembro Sovetunio pafis t.n. pafojn de Mainila kaj akuzis, ke finnoj pafis kontraŭ ilin trans la sovetian limon. Nur en 1990 sovetianoj oficiale konfesis, ke ili mem pafis. Post kelkaj tagoj, la 30an de novembro en multaj lokoj ĉe la finna limo, komenciĝis la Vintra Milito. I.a. oni bombis Helsinki kaj rezulte de tio 91 civiluloj mortis. La ruĝa armeo atakis la Karelian terkolon kaj multajn lokojn ĉe la finna orienta limo.

Finnlando petis apogon de Svedio, sed ĝi ne promesis militan helpon. Finnlando atendis ankaŭ, la helpon de aliaj okcidentaj landoj, sed sen rezulto. Tial Finnlando restis en sia batalo tute sola. Tamen libervolaj militistoj venis el Estonio, kelkaj el Hungario kaj plej multaj el Svedio. Survoje al Finnlando troviĝis la Pola karpata Brigado, sed oni haltigis ĝin Norvegio. Svedio helpis akceptinte ĉ. 70000 finnajn infanojn, kiuj vivis en svedaj familioj dum la finna milita tempo 1939-44. Ili restis kelkajn monatojn aŭ kelkajn jarojn. Iuj eĉ ne revenis al la hejmlando.

La finnoj defendis sin pli ol 100 tagojn danke al la t.n. finna sisu. Sed la granda Sovetunio havis tiel gigantan forton, ke la finnoj devis retiriĝi kaj fordoni kelkajn regionojn al Sovetunio. Oni diris, ke unu finno sukcese batalas kontraŭ dek sovetianoj, sed kion li faru, se venos la dekunua.

Oni subskribis la armistican-kontrakton la 13an de marto 1940. Finnlando malvenkis la militon, sed venkis sendependecon, - kiel oni diras. Kvarcent mil homoj estis sen hejmoj, sed baldaŭ la ŝtato proklamis leĝon pri rapida loĝigo kaj homoj ricevis novajn hejmlokojn. Bienulo ricevis bienon kaj por ĉiuj oni serĉis samvaloran hejmon kiel estis tiu pli frue posedata. La ŝtato ankaŭ pagis kompenson al tiuj, kiuj ne volis ekzemple havi domgrundon, kian ili havis pli frue. La ŝtato konfiskis terenojn de ekzemple grandaj kompanioj aŭ asocioj, kiuj ilin mem ne kulturis. Tiel formiĝis multaj t.n. malvarmaj bienoj, kiuj havis nek domojn nek eĉ kampojn. La novaj posedantoj devis kulturebligi ilin kaj mem konstrui domojn. La saman rajton ricevi bienon, kion havis ekzemple kareliano, havis ankaŭ eksbatalanto, persono, kiu partoprenis en la milito.

DAŬRIGA MILITO

Ĉar Finnlando batalis sola ĝi serĉis helpon. En tiu internacia soleco Hitler proponis helpon kaj Finnlando akceptis ĝin, ja ekzistis kunlaboro inter Finnlando kaj Germanio jam dum jardekoj eĉ jarcentoj. Finnlando nature esperis rericevi la perditajn finnajn regionojn. Unue Finnlando donis nur permeson al la germana armeo vojaĝi tra la lando al la norda Norvegujo. De tie Germanio komecis la batalon kontraŭ Sovetunio. Post tio Sovetunio bombis ankaŭ finnajn lokojn. Tiel Finnlando la 25an de junio 1941 ree falis kune kun Germanio en la militon kontraŭ Sovetunio. Oni nomas ĝin la Daŭriga Milito. Finnoj havis 470000 militistojn. Post tio Anglujo deklaris militon al Finnlando.

Finnoj havis bonan militŝancon kaj atingis la malnovan limon dum aŭgusto kaj daŭrigis la invadon en la Orientan Karelion, kio okazigis debaton en Finnlando. Sed Finnlando rifuzis invadi Leningradon. Mannerheim haltigis ankaŭ la invadon en Orienta Karelio kaj en la nordo. En la Orienta Karelio, dum okupis ĝin la finnoj, loĝis ĉ. 85000 sovetianoj, kiuj volis resti aŭ ne havis tempon forkuri. 35000 el ili etis finnougroj. Antaŭ la milito loĝis tie 300000 homoj.

La jaro 1942 estis silenta tempo ĉe la nova finna kaj soveta limo. Germanio atakis forte en la oriento kaj estis ĉe la pordoj de Stalingrado kaj tial la finna fronto silentiĝis. Dum tiu tempo i.a. Mannerheim fariĝis 75-jaraĝa kaj Hitler venis al Finnlando por gratuli lin. Finnoj, preskaŭ duono de 450000 loĝantoj de la antaŭa Karelia terkolo, revenis baldaŭ al siaj hejmlokoj kaj komencis la rekonstruadon.

Sed en la komenco de la jaro 1943 la milita venkoŝanco de germanoj vaniĝis kaj ili i.a. retiriĝis de apud Stalingrado. Nun la finna registaro ekkonsciis, ke Germanio malvenkos la militon kaj la finnoj komencis serĉi pacon. Sed Sovetunio eĉ ne volis konsulti.

Komence de la jaro 1944 Sovetunio terure pribombis Helsinki kaj post kelkaj semajnoj proponis konsultadon kaj faris pacproponon. Finnoj malaprobis la proponon. Tiam Sovetunio komencis grandan invadon en la Karelia terkolo kaj baldaŭ okupis la tutan terkolon. La homoj ree translokiĝis en aliajn regionojn de Finnlando. Nun Sovetunio postulis, ke Finnlando cedu, sed Finnlando ree ne subiĝis al la postuloj. Usono rompis la diplomatajn rilatojn kun Finnlando.

Fine de aŭgusto en 1944 Finnlando petis packonsultadojn kaj tiam Sovetunio konsentis. La finna parlamento aprobis la packondiĉojn la 2an de septembro kaj la milito inter Finnlando kaj Sovetunio finiĝis. Sed estis unu grava kondiĉo, ke la germanan armeon oni forpelu el Finnlando kaj jen tial en la norda Finnlando komenciĝis la milito inter Finnlando kaj Germanio. La germanoj detruis preskaŭ la tutan Laponion, kiam ili estis retiriĝantaj al la norda Norvegujo.

Dum la milito 1939-1944 mortis pli ol 90000 finnoj, kio konsistigas 2,5 % de la popolo. Militinvalidoj fariĝis preskaŭ 190000 personoj.

LA TEMPO POST LA MILITO

La postmilita tempo ŝanĝis en Finnlando multajn aferojn. Ĉi tie estis t.n. Kontrola komisiono de la alianco, kiu konsistis el sovetiaj kaj anglaj reprezentantoj. Precipe la sovetia generalo ordonis, kion fari kaj multfoje donis ultimatojn eĉ minacis okupi la tutan Finnlandon, se la registaro ne obeos. Multaj asocioj devis nuligi sian agadon, se iu timis, ke ĝi laboras kontraŭ Sovetunio. Preskaŭ en ĉiuj vilaĝoj oni fondis komunistajn societojn aŭ Finna-Sovetian Amikec-societojn. Finnlando devis pagi dum ok jaroj la kontribucion de 600-700 milionoj da dolaroj, kvankam finnoj eĉ ne komencis la militon. Homojn oni denove loĝigis en aliaj partoj de Finnlando.

La Finna-Sovetia Amikec-societo laboris nur unudirekte. Ĝi faris propagandon kaj i.a. premis aliajn societojn membriĝi al ĝi. Ekzemple Esperantosocieto Antaŭen en Tampere ricevis en 1945 la peton el Laborista Esperantoasocio aliĝi al F-S Amikec-societo, sed per ok voĉoj kontraŭ unu ĝi ne aliĝis.

Mannerheim, la ĉefkomandanto de la finna armeo, estis elektita kiel ŝtata prezidento. La eksan prezidenton kaj kelkajn ministrojn kaj altajn militestrojn oni juĝis kiel militkulpulojn per retroaktiva leĝo, kiun la finna leĝdona sistemo ne konis.

La packontrakton oni diktis en 1947 en Moskvo kaj Parizo. Finnlando perdis Karelion, parton de la norda Finnlando kaj ankaŭ sen milito la urbon Petsamo kaj tiele Finnlando ne plu havis la vojon al la Arkta Oceano. Ankaŭ Finnlando devis luigi por 50-jaroj Porkkala-kabon, ĉe Helsinki. Tiu regiono rompis i.a. la fervojon inter Turku kaj Helsinki. Post kelkaj jaroj oni havis la rajton uzi fervojon, sed ĉe limo de Porkkala la fenestrojn de la vagonaroj oni kovris ekstere, por ke neniu vidu kion la sovetianoj faras en Porkkala. Ankaŭ lokomotivestroj dum tiuj kelkaj dek kilometroj vidis nenion, ĉar sovetiaj lokomotivoj tiris la vagonarojn al alia limo. Tio estis la plej longa fervoja tunelo en la tuta mondo kaj oni rakontis pri ĝi multajn ŝercojn. Ekzemple vojaĝantoj ne havis la rajton dum la vojaĝo uzi necesejon, ĉar sovetianoj timis, ke iu tra la necesejo faligos propagand-folietojn.

J.K. Paasikivi-n oni elektis kiel prezidenton en 1946. Tiam naskiĝis la t.n. Paasikivi-linio, kio signifis, ke la granda najbaro preskaŭ ĉiam pravas. Paasikivi laboris diplomate tiel ke li defendis la finnojn, sed li ne kolerigis la sovetianojn. Li estis prezidento ĝis 1956. En la jaro 1948 Finnlando kaj Sovetunio interkonsentis pri traktato pri Amikeco, Kunlaboro kaj Interhelpo.

La politikan karieron de prezidento Paasikivi, tiutempe jam 80-jaraĝa, kronis la kontrakto, laŭ kiu ni rericevis Porkkalan en januaro 1956.

Finnlando devis rifuzi la akcepton de la t.n. Marshall-helpo, ĉar Sovetunio malpermesis ĝin.

Kvankam Finnlando havis grandajn malfacilaĵojn, i.a. komunistoj organizis multajn strikojn, la lastaj kontribucioj pretiĝis kaj estis transdonitaj aŭtune 1952, kvazaŭ por omaĝi la Olimpiajn Ludojn de Helsinki. Ili estis la lastaj plene sportkonformaj kaj sincere amatoraj Olimpiaj Ludoj, kiel oni nuntempe diras.

La jaro 1956 malfermis en Finnlando novan tempon, tempon de Kekkonen.

Kiel ni nun scias, dum la lastaj jaroj multaj aferoj ricevas novan historian prezenton kaj perspektivon. Iam ankaŭ en Finnlando estis tempo, kiam oni ne kuraĝis diri kion oni pensis. Feliĉe tiu tempo jam estas delonge for !

1992-12-31
Grupo: Veli Hämäläinen, Sylvia Hämäläinen. La historieto estas skribita por gvidantoj de la 80a Universala kongreso de Esperanto en Tampere 1995. Pli frue ĉi ne estis publikigita.

Konsultita literaturo: Suomen Historian Pikku Jättiläinen, WSOY, 1987 kaj Suomi kautta aikojen, Valitut Palat/Otava, 1992.

Takaisin alkuun Reveno al komenco
Esperanton Keskussivulle --- Al la centra Esperanto paĝo
Pääsivulle --- La ĉefa paĝo