Yrjö Kokko 1903 - 1977

Rakonto, kiun 
Sylvia Hämäläinen 
prezentis en printempa 2003 ekskurso de 
Esperanto-societo Antaŭen 
al Lempäälä.

En la tombejo apud la grizaŝtona preĝejo de Lempäälä kuŝas negranda naturŝtono, sur kiu estas gravuritaj du jaroj kaj la nomo Yrjö Kokko per literoj kiel manskribo. Sur la ŝtono staras ĉ. 50 cm alta bronza skulptaĵeto (skulptisto Yrjö Savikurki) pri svelta knabo, kiu tenas grandan cignon en sia sino. Kiam oni rigardas la knaban vizaĝon oni povas trovi la trajtojn de la aŭtoro Yrjö Kokko.

Yrjö Kokko estas konata ĉefe kiel aŭtoro kaj granda naturamiko. En ĉi tiu jaro 2003 estas aranĝataj multaj okazoj almenaŭ en Lempäälä pro la 100jara datreveno de lia naskiĝo. Li naskiĝis en Sortavala 16.10.1903 kaj mortis 6.9.1977 en Helsinki. Li tamen estas entombigita kun sia edzino Aune ĉi tie en Lempäälä, de kie la edzino devenas. Ili ofte somerumis ĉi tie. En la familio krome apartenis filino Anna, kiu poste en 1960aj jaroj estis konata per la aŭtora nomo Anna Ungelo kaj la filo Olli, poste ankaŭ veterinaro kiel la patro. Ili ambaŭ aperas en la verkoj de Yrjö Kokko ekz. en la komenco kaj fino de Pessi ja Illusia (Pessi kaj Illusia) kaj Olli en la ĉarma rakonto Sudenhampainen kaulanauha (Lupdenta kolrubando).  

Kokko kvalifikiĝis en Vieno kiel veterinaro, kiun metion li praktikis en Sysmä kaj Muonio. En la milito li estis ĉevalkuracisto. Poste en 1950 li lasis sian praktikon kaj en la vilaĝo Hetta en Enontekiö  konstruis al si trabokabanon, kiun li nomis Ungelon torppa (kabano de Ungelo) kaj ek de tiam vivis kiel libera aŭtoro. Tie li priskribis la nordan naturon kaj homojn vivante en"la ĝusta flanko de la polusa cirklo", kiel li mem diris.  

Insulo de Kabano de Ungelo.
Fotita 2007.

Tamen li estis krom bestkuracisto kaj aŭtoro ankaŭ naturfotisto, speciale birdofotisto, kiu estis bona povoscio, ĉar tiel li povis mem ilustri siajn verkojn per propraj fotoj. Post la militofino li nome havigis al si el eksterlando multekostan teleobjektivon. Nuntempe oni miras kiel li sukcesis fari tiom bonajn fotojn kiajn li finfine ekkaptis. Tiujn ni povas admiri speciale en la libro Laulujoutsen, Ultima Thulen lintu (Kantocigno, la birdo de Ultima Thule). Se ili nur estus multkoloraj! Iu libro, Tunturi (Lapona monto), estas fotolibro kun bele skribitaj bildklarigoj pri la vivo en Laponio.

Li ankaŭ sciis desegni, ĉar li mem rakontas, ke la unua fabelo pri Pessi kaj Illusia havis desegnaĵojn, kiujn li mem faris per skribilo rande de la skribpapero. Kaj Sudenhampainen kaulanauha estas vera sciolibro pri la vivo de sameoj kun detalaj klaraj desegnaĵoj. Li krome en siaj vizitoj ĉe la laponaj amikoj ĝojigis infanojn tondante falditajn bildstriojn, kio ankaŭ estas ia arto. Do, Yrjö Kokko estis multflanke talenta persono.

Krom ĉi tiujn videblajn rezultojn li havas grandan naturprotektadan signifon en savado de la kantocigno. Li vekis finnojn rimarki, ke la cigno preskaŭ formortis kaj oni devas protekti ĝin. Tiutempe, komence de la 1950aj jaroj, oni kalkulis ke restis dekduo da nestantaj cignoparoj. Nuntempe la nombro estas centfoja. Cetere, estas Kokko, kiu komencis uzi la nomon kantocigno, kiu poste estis oficialigita. Tiun nomon oni uzas en aliaj lingvoj en Mez-Europo, kie Kokko studis.

La unua libro de Yrjö Kokko estis Pessi ja Illusia. Komence ĝi estis kristnaska fabelo, kiun  Kokko skribis ĉe la fronto al siaj gefiloj. Li ne povis ĉeesti kun ili dum la festotagoj kaj tial li verkis kristnaskan gazeton kun ĉi tiu fabelo. Poste liaj kamaradoj tie, leginte la fabelon, instigis lin fari el ĝi libron. Ĝi aperis en la jaro 1944 kaj jam sekvontan jaron la libro ricevis ŝtatan premion. Li mem nomas la rakonton "biologia fabelo". Li kombinas faktojn pri la naturo kun beletra esprimo. Li diras, ke nur artistoj kaj infanoj povas vidi enen de herbo, malantaŭ arboj, funden de lago kaj en kavernojn de nealireblaj montoj kaj supren de laponaj montoj kovritaj de nordaj lumoj. Ili scias legi la libron de la naturo, komprenas la lingvon de bestoj kaj floroj.

Yrjö Kokko prezentas la ĉefrolulojn sekve.  "La nigra pigo rigardis malsupren. Ĝi vidis tie spanoaltan homaspektan estulon, kiu tamen surhavis densan brunan harkovraĵon kaj sur la oreloj tufojn kiel sciuroj kaj krome malgrandan ĉarman voststumpeton kiel leporo. La okuloj de la estulo rigardetis supren la nigran pigon ĝoje kaj afable. La okuloj aspektis tamen eble iom tro malgrandaj, sed la kaŭzo eble estis la grandeta nazo, kaj sub ĝi estis egale granda buŝo, en kiu malkovriĝis perloblankaj belaj dentovicoj kiam la buŝo montris gajan rideton. Same la manoj kaj piedoj estis iom tro grandaj, kaj la harkovraĵo aspektis hirta, kaj de la kaposupro pendis trans la nuko longeta hararo. Estis evidente, ke la estulo estis eta arbargnomo kiu ĵus vekiĝis el sia vintrodormo......

Bonan tagon, ripetis la voĉo. Nur tiam la gnomo turnis sian vizaĝon al la direkto de la voĉo kaj vidis la plej belan, kiun li iam vidis en sia vivo. Apud la gnomo staris kun li egale alta knabino. La haŭto de la knabino estis glata kaj diafana kiel antonovka-pomo. Ŝiaj manoj kaj piedoj estis mirinde malgrandaj kaj graciaj, kaj la fingroj kaj piedfingroj estis ruĝetaj kiel la petaloj de blanka rozo, kiam ĝi ankoraŭ burĝonas. La okuloj de la knabino estis grandaj, bluaj kaj en ili estis mirinde hela brilo. Ili rigardis al la gnomo milde kaj afable. La hararo de la knabino estis blanka kaj bukla kiel la nubfloko de serena tago, sed la plej mirindaj estis la flugiloj kiuj ekstaris sur ŝiaj ŝultroj.  Ili estis bluaj kiel junulinlibeloj havas, sed ilia koloro estis multe pli delikata, kaj pro la plej eta movo ili ekbrilis arĝentaj."

Ankoraŭ pasintan jaron 2002 aperis nova luksa eldono el la libro Pessi ja Illusia. La eldonanto tamen ne indikas kioma eldono jam estas. Ĝi estas ilustrita de Kristina Segercranz, sed la origina libro havas fotojn de Yrjö Kokko mem. Komponisto Ahti Sonninen faris fabelbaleton laŭ la libro kaj Jack Witikka filmon baze de la baleto.

Post la antaŭmenciita libro Yrjö Kokko laboris en Laponio kaj tie en lia menso ĉiam restis la revo povi foti kantocignon. En sia infaneco li aŭdis ke karelianoj respektis la kantocignon kiel sankta birdo. Neniu kuraĝis aŭ volis pafi aŭ ĝeni ĝin, alikaze minacus lin iu malbono. Lia patro estis ĉasisto kaj iun fojon li venis hejmen kun granda blanka bela birdo, kantocigno. Yrjö ne ĝojiĝis pri tio. Poste en sia lernejo Yrjö Kokko vidis remburitan kantocignon kaj rigardante la ŝildon ĉe la birdo li legis ke la birdon pafis kaj al la lernejo donacis lia patro. Li mem diras : "Ekde tiu tago estas mia opinio ke estas krimo pafi birdojn kaj kolekti iliajn ovojn al ĉiuj lernejoj kaj ke eĉ privataj personoj rajtus havi tiajn kolektojn."

Min mem plej alparolas la rakontoj pri serĉado kaj observado de kantocignoj.  Kantocigno estas potenca, neĝoblanka birdo, kies flava beko havas nigran pinton. Ĝi naĝas pompe kun rekta, alta, gracia kolo. Vagante dum kvin printempoj sur Laponaj montoj kaj terenoj Yrjö Kokko vidis cignojn nur kvarfoje. De tiuj renkontoj li ekhavis nur unu foton. En tiu ununura foto pri kantocignoj la birdoj flugis fore malgrandaj kaj nigraj kiel muŝoj, kvankam li havis bonan fotoaparaton. Finfine, la sesan printempon post vagado de centoj da kilometroj kaj vidinte eĉ ne unu  kantocignon, li sukcesis trovi lageton, kie nestis du blankaj birdegoj. Ilin li nomis Marski kaj Hanna.

Yrjö Kokko rimarkis, ke la cignoj ne timis boacojn, nur homojn. Li konstruis el boacaj feloj ŝirmejon, kiu aspektis boaco  kaj de kie tra truoj li povis observi kaj foti ilin. Tiu falsa boaco devis esti pli granda ol vivanta por ke Kokko havu lokon en ĝi kun fotoaparato sur stativo. Ĝian kapon oni povis movi kaj kaj ĝi havis boacan sonorilon. Sub ĝi aŭ en ĝi li povis alproksimiĝi la lageton sur kies insuleto nestis Marski kaj Hanna.  La birdoj iom post iom alkutimiĝis al Sankta Petrus, la falsa boaco, kaj Kokko feliĉe ricevis belajn fotojn pri ili. Finfine post tri semajnoj li povis sen la ŝirmejo sidi surborde de la eta lageto en distanco de sesdek metroj kaj observi kaj foti la birdegojn sur la nesta insuleto kaj la akvo ĉirkaŭe.

La belaj birdoj inspiris Yrjö Kokko skribi poeme pri kaj al la kantocigno. Jen pecetoj el la laŭdado: "Mi sentas ke en la kantocigno kuniĝas la fabeleca ĉarmo de etetaj floroj sur laponiaj montoj kaj la forto de la nuboamasoj de ties ĉielo."

"Vi, la plej bela birdo en la mondo, vi kies beleco rezistis jam jarmilojn la variadon de uzado, homomenso kaj artotendencoj. Vi, la blej bela birdo, vi prenas vian koloron rekte de la suno, vi ĉiam estas nova kaj diferenca kiel la maro, vi ŝanĝiĝas laŭ la nokto kaj tago, mateno kaj vespero kiel la ĉielaj nuboj. Tial via mondo estas la senlimaj vojoj de aero kaj la senbordaj akvovastaĵoj kaj la trankvilejoj de senfinaj riveroj.

Sennombraj homoj restis stari  silente mirantaj, kiam vi en viaj migroekskursoj foren al la nordo en nekomprebla maniero ludis vian arĝentan trumpeton alte sub la blua aŭ krepuskiĝanta vespera ĉielo de printempa tago.

Kiel via voĉo vibrigis la homan menson plej sentema! Miloj kaj miloj da poetoj kantis pri via beleco, laŭdis vian noblecon kaj la mirindecon de via kanto. Ili rakontis, ke vi kantas kiam vi mortas, ke vi kantas en la rivero de morto Tuoni. Sed neniu revenis por rakonti kiel vi kantas en la rivero de morto Tuoni."

Yrjö Kokko en la verko Laulujoutsen priskribas ne nur siajn travivaĵojn kun kantocignoj, sed  rakontas ankaŭ pri la disputoj inter grekaj kaj romiaj filozofoj pri la kantado de la cigno.  Li memoras kavalirojn, poetojn, komponistojn, skulptistojn, baletdancistojn kies inspiron vekis tiu nobla birdo. En Kalevala la cigno estas respektata kiel sankta aŭ birdo de destino. Eĉ Finnlando prenis kantocignon kiel nacia birdo. Per ĉi tiu libro Yrjö Kokko vekis la amon al protektado de kantocignoj. Oni povas ilin admiri kaj observi sen ĝeni ilin.

Vi ĉiuj konas laŭnome almenaŭ iun el la listo de la librotitoloj, certe iu ankaŭ legis iun. Jen la verkoj de Yrjö Kokko: Pessi ja Illusia (1944), sep, kies enhavo estas laponia Neljän tuulen tie (La vojo de la kvar ventoj), Laulujoutsen, Ultima Thulen lintu (1950), Sudenhampainen kaulanauha, Ungelon torppa (Kabano de Ungelo), Poro (Boaco), Tunturi (Lapona monto) kaj Alli- jäänreunan lintu (Klangulo - la birdo de glaciorando). La temo de Ne tulevat takaisin (Ili revenas) estas kantocigno, sed nun en Saarijärvi en Mez-Finnlando. Tute alian cirkaŭaĵon havas Hyvän tahdon saaret ( Insuloj de bonvolo), nome Kanariajn insulojn. Pri la vintra milito rakontas Täydennysmies (Rezevisto ĉe la fronto), kaj pri lia plej ŝatata hundo Molli - maailman viisain koira (Molli - la plej saĝa hundo en la mondo). En Sota ja satu (Milito kaj fabelo) Kokko rakontas kiel fariĝis la verko Pessi ja Illusia. La ĉapitroj en la verko Parhaat ystäväni (Miaj plej bonaj amikoj) estas kolektitaj el liaj antaŭaj libroj, kaj ĝi estas la lasta.

En julio okazis en Lempäälä la premiero de la teatraĵo Miglin joutsenet ( La cignoj de Migli), kies manuskripto estis trovita antaŭ kelka tempo.

El ĉio ĉi ni povas konstati, ke Yrjö Kokko elektis al si interesan vivtaskon lasante la metion de bestkuracisto por klerigi kaj veki la legantaron. Li donis al ni verajn biologiajn kaj aliajn faktojn kune kun agrablaj travivaĵoj  en beletra formo. Ni dankas lin, ke nuntempe ni printempe kaj aŭtune povas admiri tiujn belajn trumpetantajn blankajn birdegojn kiam ili migradas norden aŭ reen suden. Indas konatiĝi kun liaj verkoj.

Takaisin pääsivulle Al la ĉefa paĝo ----- Takaisin alkuun Reveno al komenco
Esperanton Keskussivulle --- Al la centra Esperanto paĝo
Vekilon sivulle --- Al paĝo de Vekilo